Iluzioj

punk, synth, electro, rock, female vocals, dark, emotional, male voice, ambient

August 3rd, 2024suno

Lyrics

Sur la lipoj dolĉe flamas flustra senco de parol’. En l’ animo milde klamas fantazio kun kaĵol’. Belan revon de l' kunesto en la nokta ĉirkaŭten’ elradias ĉiu gesto, ĉiu vorto sen kompren’. Per la ruzaj lunaj haroj kaj perfuma log-atak’ lin implikas la bizaroj de l' fizika tenta blag’. Plu babilo pli provokas braĝan ŝtormon en l’ingven’, forte l’sekso sin arogas lukti kontraŭ la timem’. Deziregas: sveni kune en senfina nuda sens’ kaj senhonte, orgiume ekzaltiĝi sen post-pens’… ĉio pasas! Li konjektis: estis nura iluzi': La imago nur reflektis, kion korpe volis li. Ŝia fuĝ' senspure glitis for el lia reva viv'. La miraĝo lin perfidis per nebula perspektiv'. Ĉio pasis! En memoro vagas svaga galeri'. Io pikas je la koro, bruston ŝiras muta kri'...

Recommended

Aşk
Aşk

acoustic pop romantic

Fireworks and Beats
Fireworks and Beats

Lo-Fi Hip-Hop

Nibbling Cheese
Nibbling Cheese

chill lo-fi ambient

Looking So Fine
Looking So Fine

jazz fusion trap edm

West Haven Night
West Haven Night

classic rock gritty

Anlatın Bana
Anlatın Bana

Melancholy, Indie Rock,

Daremne żale
Daremne żale

experimental, guitar, modern pop, folk, a capella, sitar, emotional, bass, funk

雨の日に聴きたい曲~ver3~
雨の日に聴きたい曲~ver3~

lofi リラックス 自然の雨の音

Time to Explore
Time to Explore

bassline trumpet jazz-fusion sax solo electric guitar modern pop

Calm Waves
Calm Waves

soft pop soothing acoustic

mutant
mutant

mutation funk, electro cumbia

Loving Clouds
Loving Clouds

Disco, Dance Pop, Groovy, female vocals

36
36

haunting dark baroque metal violin-driven

Komm wie Du bist
Komm wie Du bist

Nu Metal, male voice, guitar, bass, drums, energetic, uptempo, passionate